back to notes

Reczena Eseo de PAG 1982

Recenza eseo de Plena Analiza Gramatiko de Esperanto
Kalman Kalocsay - Gaston Waringhien: . Rotterdam 1980: Universala Esperanto-Asocio. La aŭtoro: Jouko Lindstedt
http://www.helsinki.fi/~jslindst/pag_rec.html

Unua parto
[Planlingvistiko 1 (1982), pĝ. 10-18.]

Kiel la gramatiko de Esperanto, Plena Analiza Gramatiko (mallonge: PAG) meritas pli ampleksan recenzon ol povas enhavi unu numero de PL. Tial la recenza eseo aperos en tri partoj, el kiuj la unua pritraktos ĝeneralaĵojn kaj la ĉapitron "La vorto", la dua la ĉapitron "La frazo" kaj la lasta "La vortfaradon", kun kelkaj konkludaĵoj pri la tuta verko.
"Estas iom pli da detaloj, sed temas esence pri la sama afero -- precipa ĉar, post la morto de Kalocsay, mi ne povis, lojale, ŝanĝi ion." Tiel resumas Gaston Waringhien la diferencon inter Plena Gramatiko kaj PAG en sia okdekjarfesta intervjuo (Literatura Foiro 68, aŭgusto 1981). Do, temas ne pri nova verko, sed pri la kvara eldono de la plej kompleta gramatiko de Esperanto, aperinta unuafoje jam en 1935 ĉe Literatura Mondo. La reeldono estis longe atendata, ĉar la sola postmilita eldono de tiu ĉi nemalhavebla konsultilo restis nekompleta.

Estus kompreneble sensence recenzi PAG-on en ordinara maniero. Ĝi ja estas la plej kompleta kaj, kiel tuto, la plej bona priskribo de Esperanto. Sed tial ĝi fakte estas pritaksebla ankaŭ kiel la enkorpigo de la ĉefa fluo en nia gramatika tradicio; se mi do pli sube montros erarojn, mi min direktas ne tiom al Kalocsay kaj Waringhien, kiom al ĉiuj Esperanto-gramatikistoj.

La antaŭparoloj de la kvar eldonoj de tiu ĉi gramatiko montras, ke la aŭtoroj devis ĉiam klare difini sian starpunkton rilate al la diversaj kontraŭuloj -- tiuj, kiuj deziris ĉion klarigi per la 16-regula gramatiketo de Zamenhof, aŭ tiuj, kiuj enkondukis diversajn "ĝermanismojn" gramatikajn en Esperanton. Mi kredas, ke nun oni jam povas klare vidi, kiel utila por la normigo de Esperanto estis tiu konsekvenca linio de Kalocsay kaj Waringhien. Ankaŭ la priskriban kaj preskriban (konstatan kaj leĝodonan) taskojn PAG fakte distingas multe pli klare ol normala nacilingva gramatiko. Oni ne povas dubi, ke la verkintojn plurloke efektive gvidis tiu "spirito" de Esperanto, al kiu ili mem volonte apelacias. Des pli bedaŭrinde estas, ke kiel la ĉefan temon de la antaŭparolo de la nuna eldono Waringhien elektis la eksterlason de la moderna lingvistiko. Temas miaopinie pri atako nenecesa, ĉar neprovokita kaj meminiciata.

Unue, la modeloj uzataj en la moderna lingvistiko estas celitaj por teoriaj priskriboj; la lingvistoj ĝenerale ne proponas ilin senŝanĝe al tiaj praktikaj helpiloj, kia PAG unuavice certe estas. Estas do tute senutile, ke en ties antaŭparolo oni misinformas la publikon pri lingvistiko. Ekzemple, estas erare diri ke "la fundamenta ambicio de ĉiuj skoloj estas fari el ĝi [=lingvistiko] rigore ekzaktan sciencon, espimeblan per algebraĵoj"; estas almenaŭ misgvide atribui "strukturismon" al Trubetzkoy kaj "morfemon" al Jakobson; Waringhien rajtas havi "la intiman konvinkon, ke estas neeble redukti al aŭtomataj transponformuloj la senliman kreivecon de la homa spirito", sed egale pensas ankaŭ multaj lingvistoj.

Due, eĉ pli nedefendeble estas ŝajnigi, ke malakceptante la modernan lingvistikon oni fariĝas teorie neŭtrala. Laŭ la antaŭparolo de la dua eldono, la aŭtoroj klopodis "konstrui ian absolutan gramatikon bazitan nur sur la racio"; laŭ tiu de la kvara "la celo de nia verko neniam estis la starigo de ia ajn teorio". Tamen, PAG ja havas sian priskriban modelon, ĝi pli-malpli strikte ligiĝas al unu certa tradicio, nome la gramatika modelo establita en la priskriboj de la klasikaj greka kaj latina. Ke ĝi estas la modelo plej konata al eŭropanoj, ne faras ĝin ia neteoria teorio. Plurloke ĝia uzo pozitive kontribuas al la facila komprenebleco de PAG, sed kelkloke ĝi ankaŭ montriĝas vestaĵo tro strikta por Esperanto: ekzemple, la genia tabelvortaro de Zamenhof devas esti disigita en tri partojn diversĉapitre traktatajn ("Pronomo", "Adjektivo", "Adverbo") por fari ĉion laŭ la postuloj de la klasikaj vortklasoj... Feliĉe la klasika gramatiko tiom neglektis la frazanalizon, ke PAG estis libera uzi plurloke (kvankam sporade) sintaksajn argumentojn, kiuj plaĉus eĉ al la plej modernema lingvisto-transformisto.

La kiel eble plej detala (kaj ofte terure enuiga) klasifiko de la Esperanta lingvomaterialo laŭ la klasika gramatiko povas esti konsiderata kiel ekzemplo de pli ĝenerala malvirto, eŭropcentrismo. Ekde la unua eldono, oni baziĝas sur "la ĝeneralaj kutimoj de la eŭropaj lingvoj". Kelkajn kazojn mi montros en la laŭĉapitra traktado; ĉi tie sufiĉu unu ekzemplo: inter la dudeko da festotagoj menciitaj en par. 77 (pri la uzo de la artikolo) troviĝas nur du nekristanaj, la Unua de Majo kaj Ramadano. Sed certe ne temas pri vera "eŭropŝovinismo": inter la du mondmilitoj oni ankoraŭ ne parolis pri la Tria Mondo, kaj PAG simple restis iom malmoderna. Malmodernecon mi kulpigus ankaŭ, ekzemple, pro la asertoj, ke oni pli kaj pli forlasas la formon l' en ordinara prozo (p. 95); ke oni ne kutimas uzi sen kun infinitivo (p. 161 -- tamen, pli "moderna" starpunkto troviĝas sur p. 331); kaj ke la frazo mi nomiĝas Petro (anstataŭ estas nomata) "ŝajnas ankoraŭ stranga" (p. 164). Kaj fine, eble oni kulpigu malmodernecon ankaŭ pro tiu milda seksimo, kiu igas la virinon roli, en la ekzemplofrazoj, kiel la stereotipa edzino malŝparanta monon je vestaĵoj (p. 96).

Post tiu longeta enkonduko mi transiras al traktado de la unuopaj ĉapitroj. Sed en ili mi ne tuŝos tion, kio efektive estas ilia plej grava parto: la trezoron de ekzemplaj frazoj, plejparte Zamenhofaj, pri ĉiu unuopa gramatika ero. Jam pro tiuj ekzemploj indas posedi PAG-on. Oni povas bedaŭri nur, ke la spaco ne sufiĉis por pli detalaj fontindikoj; ĉe la zamenhofaĵoj oni volonte legus almenaŭ indikon pri la jaro.

La unua parto de la libro nomiĝas "La vorto", kaj ties unua parto estas "Ortografio kaj interpunkcio". Krom la ĝeneralaj reguloj, oni traktas i.a. la nomojn de la literoj en algebraj kaj kemiaj formuloj (sed ne la "telefonajn" literum-nomojn, ekzemple asfalto, barbaro, centimetro...) kaj surogatojn de la supersignojn. La interpunkciaj normoj ŝajnas al mi raciaj (ĉu nur pro tio, ke ili koincidas kun la finnaj?). La uzo de la steleto en lingvistiko (p. 35) estas klarigita malĝuste.

Sekvas la parto "Fonetiko", bedaŭrinde. Bedaŭrinde, ĉar ĝi estas preskaŭ ĝisfunde neĝusta, diletanta kaj misgvida, sub la nivelo de la cetera verko. Nu, almenaŭ Waringhien jam pli frue ekkonsciis pri iuj ĝiaj mankoj (vd. la menciitan intervjuon en Literatura Foiro), kaj tial mi min detenas diboĉi per detaloj. La ĉefa kritikindaĵo estas, ke oni lasis la ĉapitron eniri en la novan eldonon praktike senŝanĝa; oni estus devinta forstreki almenaŭ la tutan doktrinon pri la du e kaj o en Esperanto. Feliĉe nune ekzistas multe pli bonaj priskriboj de la Esperanta fonologio (Wells 1978: 15-26 kaj Wood, aperonta).

La plej grandan parton el "La vorto" okupas "Morfologio kaj sinetio", t.e. "la formoj kaj ilia uzado". (La terminon sinetio oni uzas nur en PAG; necesigis ĝin ĉefe ties tro strikta difino de, unuflanke, morfologio kaj, aliflanke, sintakso.) Unue oni pritraktas "Vortospecojn kaj vortofunkciojn" en ĉapitro iom konfuza. Temas pri vortklasoj (substantivo, verbo...) kaj frazelementoj (subjekto, predikato...); la duaj apartenas klare al sintakso, sed pro iu kaŭzo estas traktataj ankaŭ ĉiĉapitre. La vortklasoj ("vortospecoj") estas difinitaj laŭ la tradicia nocia metodo, kun ĉiuj ties malfortaj flankoj -- ekzemple, la adjektivo "esprimas ideon pri kvalito" (p. 53), sed ĉu beleco ne faras tion, same kiel stultulo? Gratulinde trafan analizeron prezentas tamen la klara distingo inter konjunkcioj kaj subjunkcioj (p. 54). La frazelementoj estas klasitaj laŭ sistemo, kies utilon estas malfacile vidi. Ŝajnas, ke en mortas por la patrujo la sintagmo por la patrujo estas "adjekto", dum en morti por la patrujo ĝi estas "suplemento" -- kial?

La sekva ĉapitro temas pri "La substantivo". Kritikindas la kelkloka neprecizeco pri la distingo inter nomo kaj ĝia signifo: estas strange diri, ke "la abstraktaj ideoj povas roli kiel komunaj aŭ kiel propraj nomoj" (p. 59), aŭ paroli pri "la ekzisto de mitologiaj duonhomaj kreaĵoj" (p. 60 -- anstataŭ "la ekzisto de vortoj signifantaj mitologiajn...").

Kiel la signojn de la ina sekso oni mencias in kaj nj, dum la "vira sekso estas nur negative montrata" (p. 60) -- kio do estas ĉj? Oni ja ne povas diri paĉjino, sekve ĉj, male al ekzemple ul aŭ ist, pozitive entenas la signifon "virseksa". Vane oni serĉas en PAG konsilon pri la plej granda problemo nuntempa en la uzo de in: ĉu ĝi estas deviga en vortoj signifantaj profesion aŭ funkcion (lingvistinoj? protokolkontrolantinoj?) Kiel prave rimarkigas Wells (1968: 68), oni ne kutime diras pasaĝerino aŭ viktimino. Mi volonte akceptus tian evoluon, ke in estus deviga nur en la nomoj de familianinoj (patrino, onklino ktp.).

Traktante la pluralon, PAG strange vicigas ge kaj ar apud la finaĵo -j. Denove rezulto de nociaj difinoj? Sed se homaro estas "pluralo", kial ne ankaŭ grupo? Kial oni do ne diras bravaj grupo?1 (Iom simplismaj demandoj, mi konfesas; sed ili montras la miksiĝon de la konceptoj en PAG.) Rilate la kazojn, aldone al la nominativo kaj akuzativo oni en PAG regule uzas "prepozitivo" por la sintagmo "prepozicio + nominativa / akuzativa vorto"; por tio apenaŭ estas motivo, kaj iom ridinda estas la skrupula aldonado de je X al la deklinaciaj tabeloj de ĉiu vorto X (ekzemple unuj, unujn, je unuj; je l' kukolo! mi emus aldoni...)

Aparta subĉapitro traktas la proprajn nomojn. Denove regas nomoj eŭropaj: inter la pli ol dudek viraj nomoj troviĝas nur unu ekstereŭropa, Konfuceo (fakte latinisma misformo, se mi ne eraras). Malĝusta estas la klarigo, ke ekzemple rusaj nomoj estas "fonetike transskribataj laŭ la Esp-a alfabeto" (p. 65); tio ja farus el Tolstoj "Talstoj", Ĉajkovskij "Ĉikofskij", Evgenij Onegin "Jivgenij Anjegin". Ke la PAG-aŭtoroj ne ĝisfunde pripensis la demandon, montras la pritrakto de la formo Antoin Mayette, uzita de prof. Bokarev anstataŭ la ĝusta Antoine Meillet (p. 66). Laŭ PAG, la nomo estas ĉi tie misformita "tra la rusa, laŭdire fonetika transskribo (la ĝusta estus: antŭan meje')". Nu, la rusa transskribo probable etis ĝuste Antuan Me(j)e(t); la formo Antoin Mayette ne rekte respegulas tion, sed estas nur nesukcesa provo diveni la francan skribmanieron laŭ la prononco, kaj tial la eraro de Bokarev ne multe rilatas al la demando. (Cetere, la "fonetika transskribo" de Bokarev estus bakarjof'...)

La ĉapitro "La pronomo" estas relative mallonga kaj ĝenerale klara. Iom strange estas tamen legi, ke mies, vies ('mia', 'via') estas "teorie eblaj", kvankam neuzataj. Laŭ mi, eĉ teorie ili ne estas eblaj, almenaŭ en iu racia senco. Ci ricevas nur petitliteran traktadon, prave. -- Superflua ŝajnas al mi la zorga distingo de la "posedpronomoj" la mia, la via... disde la posedaj adjektivoj mia, via... La kaŭzo de tiu distingo estis ĉiam por mi enigmo, ĝis mi lernis iom da franca gramatiko -- sed en la franca lingvo la koncernaj formoj diferencas ne nur per la uzo de la artikolo. Sendube la uzo de la en la mia meritas apartan mencion kaj klarigon, sed ĝi nepre ne estas sufiĉa kaŭzo por ĵeti la mia en tute alian lokon en la libro ol mia.2 -- Sur la paĝo 77 oni entabeligas tiuj (kaj analoge poste ĉiuj, kiuj...) kiel la pluralon de pronomo, kies singularoj estas la "individuiga" tiu kaj "neŭtra" tio; sed tiuj ja ne povas esti pluralo de la ĉi-lasta, kio montras ke tiu kaj tio estas du apartaj pronomoj.

En la pritrakto de ajn (p. 87) oni ne mencias certan problemon de la Esperanta sintakso, nome kiel esprimi la neon de la frazo

(1) Mi manĝas ian ajn panon.
Estas ja tiel, ke la frazo

(2) Mi ne manĝas ian ajn panon.
estas interpretata plej ofte ne kiel neo de (1), sed kiel ekvivalento de mi manĝas absolute nenian panon; por la neo de (1), oni devas diri ekzemple

(3) Ne estas vere, ke mi manĝas ian ajn panon.
Rimarku, ke (1) pli-malpli samsignifas kun (4), sed (2) tute ne esprimas tion kion (5):

(4) Mi manĝas ĉian panon.
(5) Mi ne manĝas ĉian panon.
Do, ajn ne estas tiom "logika" kiel la Esperantaj funkcivortoj kutimas esti.3

El diversaj specoj de adjektivoj, plej interesa estas la pritrakto de la "determinaj" (p. 94-). La terminologio prezentas kelkajn dubindajn trajtojn -- ekzemple, multaj homoj estas ekzemplo de determino kvalita (p. 94)! La artikolo estas trafe karakterizata "speco de malforta demonstrativo" (sed nekonsekvence el la vidpunkto de la PAG-a terminologio, ĉar demonstrativoj estas nur memstaraj pronomoj, ne montraj adjektivoj).

Kun la artikolreguloj de PAG mi povas ĝenerale konsenti. Mirigas tamen la iom absoluta regulo, laŭ kiu la estas ĉiam bezonata antaŭ "ad-substantivo [...] determinita per de-prepozitivo", ekzemple min tre ĉagrenus la perdiĝo de letero. Kiel parolanto de senartikola lingvo, mi malfacile akceptas tiajn pure gramatikajn, aŭtomatajn uzojn de la;4 por mi estas malfacile diri min tre ĝojigus la vizito de Linda, kun la artikolo, se la vizito estas nek antaŭe priparolita nek iom antaŭvidebla. Povas esti, ke mia lingva sento estas ĉi-loke tro individua; sed ĝi tamen faras la uzon de la antaŭ "ad-substantivoj" pli laŭa al la normalaj artikolreguloj. Ĝi ankaŭ trovas proksimuman paralelaĵon en almenaŭ unu artikollingvo, la bulgara, kie simila determino neniel neprigas uzon de la difina artikolo (...aŭ ĉu mi do devus diri "la uzon de..."?).

Ŝajnas al mi, ke ankaŭ la PAG-verkintoj kelkfoje tro streĉis sian intuicion. Sur la paĝoj 100-101 oni asertas, ke antaŭ propra nomo montra adjektivo akiras "nuancon de ŝato [...] aŭ malŝato"; sed en tiu Johano, pri kiu mi parolis estas malfacile vidi tian devigan afekcion. Laŭ la paĝo 106, iu en la frazo mi ricevis iun libron de mia amiko "neprigas posedan rilaton" (kontraŭ la interpreto "mi ricevis de mia amiko iun libron"); mi kontentiĝus diri, ke ĝi faras tiun interpreton nur pli probabla ol la alternativa.

Pli detalan komentarion postulas la PAG-a pritrakto de iu/unu. PAG prave konstatas, ke ĉe Zamenhof unu determinis substantivojn montrantajn tiajn aferojn, kiujn "la parolanto konas kaj povus nomi, sed la alparolatoj ne"; iu signifis, ke la "koncerna afero ankaŭ de la parolanto ne estas konata" kaj proksimume egalas al forlaso de determinilo (..."la forlaso"? Mi ne konsentas!). Bone, sed poste PAG (kiel ankaŭ PIV) komplete kapitulacas: tiuj determiniloj ne plu estas tiel uzataj, la zamenhofa sistemo estas fremda al la nuna lingvo. Certe la distingo ne estas tute konsekvence farata, sed mi kredas ke ne estas nur influo de la finna (kies sistemo eĉ ne estas tute simila) ke mi kutimis fari ĝin jam antaŭ ol mi eksciis ke ĝi estas "zamenhofa". Origine unu kaj iu indikas ambaŭ nedifinecon, sed nur iu signifas nespecifecon: ĉe unu la signifato estas nedifinita, tamen specifa. Por iom klarigi niajn pensojn, ni konsideru la frazon

(6) Ĉiuvespere cikonio sidiĝas sur nian fumtubon.
En (6), la cikonio estas unuafoje priparolata kaj tial certe nedifinita. Sed tamen povas temi aŭ pri unu certa specifa cikonio, do ĉiuvespere pri la sama, aŭ povas esti tiel, ke ĉiuvespere venas nur iu cikonio, eble ĉiufoje nova -- ankaŭ tiam la frazo veras. Ĝuste tian (aŭ similan) diferencon Zamenhof esprimis per la distingo unu/iu. Verŝajne en (6) ili tamen ne klare indikus, kiun interpreton oni precize celas, sed mi supozas, ke eĉ en la nuntempa Esperanto la frazoj (7) kaj (8) impresas pli nature ol (7') kaj (8'):

(7) Ekzistas unu verkisto, kiun mi ofte forgesas: Jean Forge.
(8) Ekzistas iu verkisto, kiun mi ofte forgesas; eĉ nun mi ne povas memori, pri kiu temas.
(7') Ekzistas iu verkisto, kiun mi ofte forgesas: Jean Forge.
(8') Ekzistas unu verkisto, kiun mi ofte forgesas; eĉ nun mi ne povas memori, pri kiu temas.
Sed kion diras via lingvosento? Laŭ la mia, en (8') unu havas pli multe numeralan signifon, en (7) pli specifigan, kaj (7') sonas iom nekonsekvence (escepte se la parolanto ekmemoris la nomon proksimume ĉe la dupunkto).

La ĉapitro pri numeraloj enhavas trafe formulitajn argumentojn por pravigi la akuzativon en ili manĝis ĉirkaŭ (po, ĝis, super) ses pladojn. Sed tro strikta ŝajnas al mi (p. 114) la malpermeso diri po glaseton, precipe ĉar ĝi kondukas al la malpermeso de po milionon da...; la rekomenditan poan milionon da mi neniam renkontis. -- Stranga eltrovaĵo estas la "reciproka distribuo" de la tipo mi donis po tri pomojn al po du infanoj (p. 114-115). Ne mirige, ke "mankas zamenhofa ekzemplo".

En "La adverbo", PAG subite alprenas historian vidpunkton: -aŭ-adverboj ekzistas ĉar Zamenhof, "prave aŭ malprave", opniis tian finaĵon utila (p. 121), kaj kelkaj aliaj naskiĝis kiam li "lasis kelkajn adverbojn en ilia nacilingva formo" (p. 123); sed ĉu tuj, ĉu, eĉ, ju estas lasitaj en nacilingva formo? (Mi supozas, ke la svedan ju Zamenhof ne konis.) -- Sur paĝo 118 oni diras, ke "kial estas nur demanda adverbo", sed tuj poste la zamenhofa ekzemplo klarigi la motivojn, kial ni ĝin ne efektivigas montras klare rilativecan uzon (alie estus, se motivojn mankus).

Sur la paĝo 125 oni atentigas, ke "nura ne signifas sola, unusola, unika". Mi volonte konsentas, sed konstatas ankaŭ, ke tia uzo de nura estas tre ofta en parolata lingvo kaj enŝteliĝas kelkfoje eĉ en la plej zorge redaktitajn periodaĵojn. Mi ne scias, ĉu influas ia "falsa logiko", ĉu la modelo de ununura, ĉu tiu de la angla only (1. 'nur', 2. '(la) sola'). Povas esti, ke la normo devos cedi kiel okazis ĉe ŝati; la problemo estas, ke tiam oni devus trovi tute novan vorton por esprimi la malnovan signifon de nura. Ekzemple pura estus tro nepreciza ekvivalento de la angla mere kaj samsignifaj vortoj en aliaj lingvoj (?la pura bleko de leono timigas ĉiujn bestojn). Tial mi persone esperas, ke PAG estos obeata ĉi-punkte.

En la ĉapitro pri la verbo kvazaŭ kulminas la ĉefa trajto de PAG: admirinde detala kaj sentema analizo en konfuza vesto. La problemo ata/ita estas kompreneble solvita "itisme", ĉar la lingvo ĝin tiel solvis jam antaŭ ol la fama disputo ekestis; sed oni maskas la veran naturon de tiu solvo, nome ke aspektaj trajtoj interplektiĝas kun la tempaj (pro certaj lingvaj universaloj, laŭ mia opinio).

"Aspektoj", laŭ PAG, estas la kvin derivaĵo-tipoj "komenca" (ekvidi), "momenta", "daŭra" (sidadi), "ripeta" (relegi) kaj fina (eltrinki glason). Nu, ĉiuj ĉi ne estas aspektoj, sed io kion certaj franclingvaj gramatikistoj tiel nomas, dum la ĝermana kaj slava lingvistikoj jam de pluraj jardekoj distingas ilin disde veraj aspektoj kiel "agmanierojn" (germane singulare Aktionsart, ruse sposob dejstvija, bulgare naĉin na dejstvie).5 Tipaj agmanieroj estas precipe la daŭra, ripeta kaj momenta; ĉe la komenca kaj (en PAG preterpase menciita) ĉesa temas pri la fazeco de la ago, kaj la "fina aspekto" estas specifa eco de "telaj" verboj. Mi ne postulas, ke normala referenc-gramatiko de Esperanto utiligu ĉiujn ĉi terminojn; sed kono de la teoria fono pliklarigus la pritrakton. Tiam oni evitus ankaŭ la strangan francaĵon nomi "ripeta" la agmanieron kie "la koncerna ago estas farita unu fojon plie" (relegi, rediri; p. 141). Des pli miriga difino, ĉar sur p. 133 troviĝas la ĝusta: "oni prezentas la agon kiel plurfoje rekomenciĝintan kaj ripetitan"; ĝustaj ekzemploj estus do batadi, ĵetadi, kiuj -- ho ve -- troviĝas sub la "daŭra aspekto".

La verbaj voĉoj estas laŭ PAG kvar: aktiva (manĝas), pasiva (estas manĝata), mediala (manĝiĝas) kaj faktitiva (manĝigas). Tiu analizo ne estas sen avantaĝoj, ĉar ĝi emfazas la specialan rolon de ig kaj iĝ kiel iloj pli sintaksaj ol vortfaraj. Sed aliflanke, ĝenas la nesimetrieco de la sistemo: ekzistas aparta pasivo de faktitivo (estas manĝigata), kaj finiĝas certe ne estas malpli aktivvoĉa ol ĉesas. Per transformeca analizo oni eble povus pli elegante priskribi la aferon, des pli ke la analizo de PAG jam kelkloke similas al tia.

La mallongaj ĉapitroj pri la prepozicioj, konjukcioj kaj subjunkcioj apenaŭ prezentas ion kritikindan. Pli interesa estas "La interjekcioj". Kiel en la nacilingvaj gramatikoj, temas pri la "lasta" vortklaso; sed en internacia lingvo prezentiĝas tute specialaj problemoj, kiujn PAG ŝajnas pretervidi. Unue, la "internacieco" mem. Laŭ PAG (p. 175), la uzo de aj en la senco de hura! estas "tute ne internacia" -- ĉu ni devas subkompreni, ke ĝenerale la Esperantaj interjekcioj tamen estas pli-malpli internaciaj? Nu, sendube pluraj el la listigitaj de PAG interjekcioj estas konataj ankaŭ por finno; sed por ho! tiu diras oi! [oj] (aŭ nenion) kaj por ba, fi, fu respektive pyh, hyi, huh. Huj estas por Esperantisto (ĉu do?) "subita sufero", dum la finna huj estas krio ĉe subita ektim(et)o (la ekzemple frazo huj, huj! mi havas spasmon sonas sufiĉe ridinda por finno), kaj la rusa huj estas pura sakraĵo (ĝi estas la preciza traduko de kaco, kvankam la prudaj rusaj vortaroj ne kutimas ĝin listigi).6 La Esperanta kaj bulgaraj ej-oj estas du tute malsamaj aferoj.

Mi ne scias, kiel facile ekzemple japano orientiĝas en la signifoj de la Esperantaj interjekcioj, sed ĉe ties fonetiko PAG lasas lin eĉ pli senhelpa. Pluraj interjekcioj prezentas nur konvencian manieron skribi diversajn kriojn kaj gruntojn, kies efektiva fonetiko povas forte diferenci de tiu de la normalaj vortoj. La laciĝo-esprimoj uf! uff!, eble ankaŭ fu!, fakte reprezentas diversajn krombruojn de anhelado, ekzemple [7], sed tio ne estas klara per si mem. Ts! oni uzas zamenhofe kaj por silentigi kaj por "alvoki knabon, gazeto-vendiston ktp."; la elparolo [ts] ŝajnas al mi tute tro malsonora por la dua uzo, kaj mi supozas ke oni ĉi tie celas dentalan avulsivon (kies konvencia angla skribmaniero estas tsk!). Kaj kiu divenus, ke tpr! (por haltigi ĉevalon) kaj brr! (por montri frostiĝon) efektive povas soni idente (kiel bilabiala tremulanto)! Plian konfuzon montras, ke la unua estas en PAG glosita "por eksciti ĉevalon"; PIV scias pli ĝuste: "rusa interj., por kvietigi ĉevalojn". Do, apenaŭ oni povas diri ke tpr! estas Esperanta interjekcio.

En la venonta parto mi pritraktos la ĉapitron "La frazo."

BIBLIOGRAFIO

Wells, John 1978: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo.

Wood, Richard E. (aperonta8): "Sketch of Esperanto Orthoepy." En David L. Gold (red.): Advances in the Creation of Orthoepies (provizora titolo). Mouton.

Dua parto
[Planlingvistiko 3 (1982), pĝ. 13-19.]

Pritraktante sintakson, t.e. la parton de la gramatiko kiu studas la frazostrukturon, Plena Analiza Gramatiko eniras terenon kie la gramatika tradicio donas malpli da vojmontriloj ol en morfologio. La tradicio liveras ĉefe nur diversajn klasifikajn skemojn, kaj ankaŭ la sintakso de PAG konsistas el plej diversaj grupigoj -- grupigoj de frazelementoj kaj propozicioj laŭ variaj kriterioj. Verdire la tuto ne prezentas tre interesan legaĵon eĉ por lingvisto-fakulo, sed en pluraj detaloj Kalocsay kaj Waringhien tamen repruvas sian talenton kapti la esencon de lingvaj fenomenoj.

La sintakso estas dividita en tri partojn: "vortsintakso", "propozicio-sintakso" kaj "frazsintakso". Kvankam la aŭtoroj ja ne ŝatas modernajn terminojn, indas atentigi ke tiu divido bele respondas al la bazaj konceptoj de la nuntempaj lingvistikaj sintakso-modeloj. La "vortsintakso" identiĝas kun la nivelo de sintagmoj (angle phrases), la "propozicio-sintakso" evidente studas la simplan frazon kaj la "frazsintakso" frazojn kompleksajn. Interne de la "vortsintakso", ekzemple la subĉapitro "Substantiva kerno-vorto" studas la strukturon de la substantiva sintagmo, alinome substantiva grupo. Alia afero estas, ke en la moderna sintakso oni ne emas tiel strikte apartigi la diversajn nivelojn kiel oni faras en PAG; precipe la distingo inter simpla kaj kompleksa frazoj estas nur supraĵa kaj devigas pritrakti en malsamaj lokon, unuflanke, adjektojn konsistantajn el unuopaj vortoj aŭ vortgrupoj kaj, aliflanke, adjektojn-frazojn.

Ĝenerale ankaŭ en ĉi tiu parto de PAG regas nociismaj difinoj. Ili kompreneble ne malhelpas la priskribon de la faktoj, sed kelkfoje ilia neprecizeco estas iom ĝena.

"Propozicio estas esence la lingva formo por esprimi la plej simplan agon de la spirito: la juĝon" (pĝ. 214) -- tio evidente validas nur pri certaj deklaraj propozicioj, kaj mi ankaŭ supozas ke la homa menso kapablas je eĉ pli simplaj agoj ol juĝoj.

"Frazo estas esence dismeto de sence kompleta, memstara kompleksa koncepto en sintakse interrilatantajn detalkonceptojn" (pĝ. 290, originala emfazo): tie oni difinas la frazon helpe de sintakso, kvankam evidente sintakso devus esti difinita helpe de la frazo; krome mankas kriterioj por la "senca kompleteco" aŭ "memstareco" de koncepto -- verŝajne oni ne povus ilin difini sen denove reveni al la frazo!

Laŭ la paĝo 215, subjekto estas "io, pri kio oni asertas ion", kaj predikato "tio, kion oni asertas pri ĝi"; legate laŭlitere tiu difino farus el subjekto estaĵon en la reala mondo, dum oni evidente celas la vorton kiu montras al tiu estaĵo. Sed ankaŭ cetere la difinoj estas malĝustaj -- konsideru ĉi tiun simplan frazon:

(1) Kalevala-n tradukis J. E. Leppakoski.
Ĉi tie oni klare asertas ion pri Kalevala, tamen la koncerna vorto egale klare estas objekto, ne la subjekto del la frazo. La "kion oni diras pri kio"-rilato ja estas tute egala al tiu en la frazo (2):

(2) Kalevala estas tradukita de J. E. Leppakoski.
En la praktiko la PAG-aŭtoroj kompreneble ne miksas la subjektojn kaj objektojn, ĉar ili uzas formalajn kriteriojn (la kazon, ekzemple) por distingi ilin. Des pli senutile estas do doni nociismajn ŝajndifinojn.

Alia trajto menciita jam en la unua parto de la recenzo ripetiĝas ankaŭ en sintakso, sed ĉi-foje temas pri trajto laŭdinda: la abunda uzo de Zamenhofaj ekzemploj. (Laŭ la indekso, mencioj de Lazaro Zamenhof troviĝas "sur ĉiu paĝo", kaj tio probable veras preskaŭ laŭvorte). Kiel mian modestan kontribuon mi aldonas, ke la strukture iom nekutima derivaĵo kuntara (pĝ. 199) devus evidente porti la signon "Z", almenaŭ se PIV pravas. Mi ankaŭ havas etan dubon pri la aŭtenteco de la ekzakta formo de kelkaj Z-aj ekzemploj: laŭ la paĝo 253, esti tombisto tridek jarojn estas "Z", laŭ la paĝo 267, tia estas mi tridek jarojn estas tombisto; se ambaŭ venas el la sama loko de la Z-a verkaro, tio montras ke ne ĉiuj ekzemploj estas cititaj en sia originala formo. Kompreneble mi ne suspektas, ke PAG intence misgvidas la leganton en tiu punkto.

La frazelementoj kaj diversaj fraztipoj estas en PAG klasitaj kaj laŭ la formo kaj laŭ la funkcio, ĉefe tamen laŭ funkcio kaj senco. Mi suspektas ke tio malpliigas la valoron de la libro kiel referenca verko, ĉar oni devas bone posedi la terminologion uzatan de la aŭtoroj por scii, kie troviĝas informoj ekzemple pri la uzo de kvankam. Feliĉe la alfabeta indekso de la libro povas helpi, tamen mi supozas ke grupigo laŭ diversaj konjunkcioj, subjunkcioj kaj prepozicioj estus almenaŭ en certaj partoj konsiderinda alternativo. Ĉiukaze mi prezentos en la sekvo kelkajn komentojn laŭ la klasifika sistemo de la verko mem.

La ĉapitro pri "Substantiva kerno-vorto" enhavas tre fajnan klasifikon de la "Substantiva epiteto", t.e. de konstruoj kie du substantivoj staras unu apud la alia. La klasifiko estas tiel fajna ke denove mi dubas ĉu oni povas praktike uzi ĝin -- estas nebone, se ni devas unue studi la sencologikon proponatan de PAG por simple trovi la regulon, kiam la du substantivoj kaze akordas unu kun la alia. En "Suplementoj de AĴ-substantivo" oni same energie klasas diversajn determinantojn ligiĝantajn al substantivo helpe de prepozicio. Ekzemple X de Y indikas posedaĵon, alligitaĵon, parton, membron, kvaliton, staton, "specialan konsideron", originon, "art- aŭ produktspecon", konsiston, mezuron kaj certe ankoraŭ ion. Ĉio ĉi miaopinie tute ne apartenas al sintakso, sed al la vortaraj eroj de la koncernaj prepozicioj (la tradicia sintakso bedaŭrinde ofte faras el sintakso leksikologion de la funkcivortoj). Kaj eĉ se ĝi apartenus al sintakso, estus erare trakti kiel multsignifecon ion kio evidente estas vastsignifeco: de ne portas en si tian legion de diversaj sencoj, ĝi simple estas sufiĉe nepreciza por esprimi uzon en variaj funkcioj. Se oni atente legas la liston de la signifoj kiujn povas indiki "suplemento de priskribo" (pĝ. 195), oni fakte rimarkas ke ĝi estas resumebla simple "indikas ion ajn, depende de la prepozicio uzata". Flanka rimarko: sur la paĝo 193 staras (kiel ekzemplo de "alligitaĵo") la esprimo la golfo de Helsinki, sed tia geografia objekto tute ne ekzistas (fakte eĉ ne ekzistas iu golfo kiun oni povus nature renomi tiel -- eble oni simple miksis Helsinkon kun iu alia baltmara urbo?).

Laŭ la paĝo 200, suplemento kun prepozicio ĝenerale ne povas esti esprimita per unu vorto havanta la prepozicion kiel prefikson, sed "sola escepto estas, se la kunmeto estas tiel kutima, ke ĝi ŝajnas kvazaŭ radikvorto: senhuffera ĉevalo." Ŝajnas, ke PAG tro penadas por trovi klarigojn por ĉio: senhuffera apenaŭ estas tiom ĉiutaga vorto en Esperanto -- probable temas pri tio, ke ĝi estas mallonga kaj havas modelon en multaj aliaj sen-derivaĵoj. Cetere: ĉu la aŭtoroj mem elpensis tiun ekzemplon?

Pri la ĉapitroj traktantaj adjektivajn, adverbajn kaj verbajn kernovortojn mi ne trovis multon por rimarkigi. Oni rimarkas, ke ekzemple la "adjektoj" de predikata verbo ŝanĝiĝas en "suplementojn" se la verbo estas farita infinitiva aŭ participa. (Tiun fakton mi notis jam en la unua parto de mia recenzo, sed ĉar ne ĉiuj ĝin kredis, mi invitas la leganton mem konsulti ekzemple la paragrafon 150 de PAG por certiĝi pri tiu -- miaopinie arbitra -- diferencigo.)

La ĉapitro "Propozicio-sintakso" enhavas i.a. detalan klarigon pri la uzo de la refleksivaj si kaj sia. La priskribo ŝajnas al mi nekontesteble ĝusta, sed mi esperas ke iu lerta pedagogo sukcesos esprimi la samon pli koncize -- se ĝi entute estas esprimebla koncize, kompreneble. Sur la paĝo 221 oni asertas, ke dum la Esperanta refleksivo rilatas al la subjekto de la plej proksima esprimita ago, tiu "en la aliaj lingvoj" ĝenerale rilatas al la subjekto de la tuta propozicio. Mi suspektas, ke ĉi tie oni komparas detalan analizon de Esperanto kun elementaj gramatikoj de aliaj lingvoj -- mia impreso estas, ke en pluraj lingvoj la refleksivo kondutas sammaniere kiel en Esperanto, kvankam al la lernantoj oni emas doni simpligitajn regulojn. (Estas interese noti, ke la termino refleksivo, propre nomo de certa subklaso de vortoj, fakte uziĝas kiel nomo de certa sintaksa fenomeno -- tute kiel en la transforma gramatiko kie ĝi estas nomo de unu transforma regulo enmetanta refleksivajn pronomojn en la frazon sub difinitaj kondiĉoj.)

En la diversaj paragrafoj traktantaj la uzon de prepozicioj (kvankam iliaj titoloj ne estas tiuindikaj) mi notis kelkajn punktojn de malkonsento -- konfesinde, plejparte nur pri detaloj. Sur la paĝo 258 min mirigas la kategoriaj informoj ke oni diras sur seĝo sed en apgoseĝo, aŭ ke la Z-a konsilo diri loĝi ĉe la strato N. "apenaŭ estas obeata" (la rekomendata loĝi en strato ŝajnas al mi influo de certaj naciaj lingvoj). La reguloj en la 193a paragrafo pri la uzo de prepozicioj en temp-indikoj komplikigas simplan aferon -- kiu elpensis la regulon, ke ekzemple festotagoj postulas la prepozicion je? Sur la paĝo 204 oni atribuas al la miaopinie klara kaj simpla esprimo kuri trans la straton signifon, kiu estas tro longa por esti citita ĉi tie. Laŭ la paĝo 204, ĉe landnomoj mia vojaĝo Hispanujon estas preferata al mia vojaĝo Hispanujen, sed ambaŭ esprimmanieroj ŝajnas al mi maloftaj, kaj mi emus veti por la dua. Certe erara estas la informo sur la pĝ. 260, ke "nun oni ... plivole diras 'iri lernejon' ol 'iri al lernejo'". Mi vetas por la ordo 1. iri al lernejo, 2. iri lernejen, 3. iri lernejon. Sed ĉi tiun prepozician kritikon mi finu per laŭdo: la paragrafo 286, komparanta diverstipajn adjektojn kiuj havas paralelajn signifojn kaj aranĝiĝas per similaj prepozicioj, estas juveleto kiu rekte rilatas al la kazgramatikaj teorioj en ĝenerala lingvistiko.

La pasinteca kondicionalo (tipo estus farinta) ricevas diversloke iom kontraŭdirajn traktojn. Unue oni diras jene: "Z. kaj slavaj verkistoj ofte uzas kondicionalon simplan anstataŭ perfektan. Tio neniel estas aprobebla, ĉar ĝi ofte estigas konfuzon pri la tempo" (pĝ. 335). Sed iom pli poste: "Uzante kondicionalon, oni povas uzi la simplan formon, laŭ la ekzemplo de Zamenhof kaj aliaj aŭtoroj. Tio devenas el tio, ke oni penas eviti en E-o la kompleksajn verboformojn, kaj prefere rigardas la kondicionalon simpla resuma formo por ĉiuj tri tempoj" (pĝ. 359). Mi mem inklinas al la dua opinio, precipe en la esprimoj de la tipo estus povinta fari, kie la kondicionalo kondiĉigas ne la povadon sed nur la utiligadon de ĝi (pĝ. 274).

Laŭ la paĝo 304 (kaj 289) oni povas distingi inter la rilat-pronoma kaj depend-demanda kiu per tio, ke post la unua neniam povas stari do: ..., kiu do estas tie povus esti nur dependa demando, ne epiteta propozicio. Sed sur la paĝo 241 PAG mem skribas "Tiujn verbojn, ĉe kiuj do la speco de la objektoj libere alternas, oni povas nomi...".

La ĉapitro pri "frazsintakso", t.e. konstruo de kompleksaj frazoj el simplaj propozicioj, montras la plej akutan mankon de ia teoria kadro. Malgraŭ tio, la PAG-aŭtoroj ĝenerale bone elturniĝas. La subĉapitroj "Verbotempoj en subpropozicioj" kaj "Vortordo" povas tamen apenaŭ esti nomataj definitivaj pritraktoj de la koncernaj temoj: al ambaŭ mankas bazaj terminoj kaj konceptoj, per kiuj oni ordigu la unuavide ĥaosan kolekton de faktoj kaj detalreguloj. Laŭdinde estas, ke kelkloke Waringhien pretis ŝanĝi la opiniojn esprimitajn en la antaŭaj eldonoj, se tio montriĝis motivita (ofte influis H. A. de Hoog, kiu post Zamenhof estas la plej citita gramatikisto en PAG). Tiaj ŝanĝoj okazis ĉe kia/kiel en komparaj subpropozicioj (pĝ. 342), en permeso de "la unua fojo ke" kaj en la konstruoj de la tipo kiel vi deziras, ke mi agu? (pĝ. 305). La PAG-a priskribo de la ĉi-lasta estas tiom komplika ("la eksplika kompletivo estas interplektita kun demanda propozicio aŭ subpropozicio (epiteta aŭ adjekta), tiel ke du prop-oj kvazaŭ reciproke subordiĝas unu al la alia. Tiaokaze, nome, la demandvorto aŭ la subjunkcio de la unua prop-o estas samtempe la objekto aŭ adjekto de la dua"), ke almenaŭ mi preferas la riproĉatan terminologion de la moderna lingvistiko (oni povus diri: "demanda aŭ rilativa frazelemento povas esti levita el la subordita en la superorditan frazon").

Multloke oni tuŝas aŭ tuŝetas certan neesploritan demandon de la Esperanta sintakso. Temas pri tio, kiu el la sekvaj frazoj estas korekta:

(3) Ovojn ili ŝatas manĝi kuiritaj.
(4) Ovojn ili ŝatas manĝi kuiritajn.
Ofte oni trovas la akuzativan solvon (4) ĉe bonaj verkistoj, ekzemple Oni trovis Ospacin mortan (Johan Valano). Jen simila ekzemplo el Monato: Ŝia humanisma edukiĝo rilatigis ŝin jam junan kun la antikvaj kulturo kaj literaturo. Rimarku, ke Oni trovis Ospacin morta signifus alian aferon, kaj ke en (3) nur la semantiko malebligas nin konsideri la manĝantojn kuiritaj (kp. Ovojn ili manĝas nur devigataj). Aliflanke, la nominativa solvo (3) ne estas malofta: Oni trinku ĝin varma (el Asteriks la gaŭlo). PAG vere ne metas la demandon ĉi tiel (ĝi ne konscias pri la problemo), sed ĝi klare alvenas al la nominativa solvo. Laŭ PAG, en la frazo

(5) Ŝi dancas nuda.
-- kiu cetere estas la favorata ekzemplofrazo ankaŭ en studoj pri similaj frazelementoj en la angla -- nuda estas parenca al "stat-adjektoj" sed estas tamen predikativo (adjekta predikativo, pĝ. 268-269). Kaj la kazo de predikativo ja estas nominativo ankaŭ kiam ĝi rilatas al la objekto, do: mi resendis la varon tia, kia mi ĝin ricevis (pĝ. 332; similaj ekzemploj troviĝas sur pĝ. 237, ankaŭ Zamenhofaj). Tamen, sur la paĝo 228 legeblas, "ke en tre maloftaj kazoj Z. uzas la refleksivon solan" (mia emfazo): evidente la postulo de klareco ĉi tie superis teoriumadon, kiu miaopinie estas ankaŭ principe malĝusta. Oni simple devus agnoski ke ankaŭ adjektivo povas esti adjekto kaj ke ĝi tiam akordiĝas kun la vorto al kiu ĝi (nerekte) rilatas. Ĉi tiu adjektivo-tipo povas ja ligiĝi al ĉiuj verboj, dum la predikativo tradicie staras nur apud membroj de certa limigita verboklaso (esti, ŝajni, fariĝi; konsideri, rigardi, fari kaj kelkaj aliaj). Kaj ĉiukaze la afero meritas pli atentan studadon kaj kolektadon de ekzemploj.

Ĉar temas pri gramatiko, oni eble permesas ke la recenzanto fine indiku ankaŭ kelkan lingvajn erarojn. "La kaŭzo estas, ĉar...." sonas nebone (pĝ. 205). Sur pĝ. 215 epoko estas uzata en la senco de tempo(punkto). Sur pĝ. 349, plej supera linio, mankas akuzativo.

En la lasta parto de ĉi tiu recenzo (kiu bedaŭrinde ŝoviĝos al la venonta jarkolekto) mi traktos la vortfaradon.

Tria parto
[Planlingvistiko 6 (1983), pĝ. 7-14.]

La tria kaj lasta ĉefparto de PAG temas pri vortfarado. La vortfarada sistemo de Esperanto estas sendube unikaĵo inter la lingvoj de la mondo, eĉ se oni ne atribuas al ĝi tiajn mistikajn ecojn de maksimumaj elasteco kaj logikeco pri kiuj oni kelkfoje povas legi. (Almenaŭ la aŭtoroj de PAG konscias ke la sistemo enhavas multajn esceptojn kaj nesimetriaĵojn, kvankam ili emfazas ĝian bazan "superecon" kompare kun la naciaj lingvoj.) Tial la studo de tiu parto de la Esperanta gramatiko povus multon doni al ĝenerala lingvistiko: Esperanto ja estas giganta lingvistika eksperimento, kaj la plej interesa trajto eksperimentata, tuj post la diaspora socia bazo, estas sendube la maksimume produktiva derivmorfologio.

Sed bedaŭrinde la unikeco de la vortfara sistemo kaŭzas ankaŭ tion, ke nek la okcidenta gramatika tradicio nek la pli modernaj metodoj lingvistikaj povas proponi ian modelon por ĝia priskribo. Tial ankaŭ PAG ne povus ne uzi orginalan analiz-metodon ĉi-kampe. Sed originalaj metodoj povas esti pli aŭ malpli sukcesaj, pli aŭ malpli konformaj al la ĝeneralaj principoj de lingvo-priskribo -- ne indas esti tro originala. Mia impreso estas, ke la analizo de Kalocsay kaj Waringhien ne estas tia, kian farus profesia lingvisto. Mi scias, ke por ili tio ne estas riproĉo, kaj ke kiel lingvisto mi estas danĝere inklina supertaksi la valoron de la metodoj instruitaj al mi. Sed ankaŭ en ĉi tiu parto de mia recenzo mi tamen vokas PAG'on al mia propra ludkampo kaj kritikos ĝin el la vidpunkto lingvistika -- ne forgesante la nekritikeblan monumentecon de la tuta verko.

Kvankam la tria parto de PAG estas proksimume same ampleksa kiel la partoj morfologia kaj sintaksa, oni ricevas la impreson ke ĝi entenas malpli da donitaĵoj kaj informoj. La konsultlibro fariĝas plurloke argumentejo, kie la teoriaj starpunktoj estas prilumataj kaj defendataj el diversaj perspektivoj kaj kie la samaj ekzemploj ripetiĝas, jen analizataj en siajn partojn, jen denove sintezataj el siaj partoj en tutajn vortojn. Kaj oni sentas, ke tamen perdiĝas la tuteca bildo: kio finfine estas ĉi tiuj Esperantaj vortoj, derivaĵoj kaj kunmetaĵoj? Kiel ili ekzistas: ĉu la plejmulto estas pretaj formaĵoj, sortimento el kiu la parolanto devas elekti, nur porokaze mem farante novan vorton; aŭ ĉu tuj post malbona, malbela kaj patrino komenciĝas la tereno kie la formaĵoj, kvankam ripetiĝaj, estas ĉiufoje rekreataj de la parolanto laŭ la reguloj konataj de li? Oni certe ne trovos absolutan respondon al tiaj demandoj, sed mi kredas, ke la derivitaj vortoj (inkluzive de la kunmetitaj) en Esperanto, kiel en la aliaj lingvoj, estas klaseblaj en jenajn kvar kategoriojn:

1. Historiaj derivaĵoj, kiuj ne plu estas derivaĵoj por la ordinara parolanto -- ekzemple konsisti, insisti.

2. Leksemiĝintaj (enleksikoniĝintaj9) derivaĵoj, kies konsistigajn partojn oni facile rekonas sed kiuj ne plu estas "libere" uzeblaj, ĉar ili stabiliĝis al senco pli strikta ol tiu, kiun la partoj principe permesus. Ĉi tiu grupo estas en Esperanto tre granda, ni pensu ekzemple pri la ej-derivaĵoj kiel preĝejo aŭ necesejo. Kiel leksemiĝintajn mi taksas ankaŭ tiujn derivaĵojn kiuj, kvankam sence tute regulaj, estas tiel oftaj ke la parolanto ne ĉiufoje aparte kreas ilin, ekz-e malgranda aŭ edzino. La limo inter tiuj ĉi kaj tiuj el la kvara grupo evidente ne povas esti strikte difinita.

3. Sintaksaj derivaĵoj, en kiuj la deriviloj similas al fleksiaj finaĵoj: ili povas esti alligitaj al ĉiu vorto de difinita sintaksa kategorio, kaj la senco estas esprimebla per ĝeneralaj reguloj. Ĉi tiuj derivaĵoj respondas al certaj sintaksaj transformoj. Ekzemploj estas la ŝanĝo de la vortklasa finaĵo (-o, -a, verbaj finaĵoj) kaj la ad- kaj ec-derivaĵoj: la knabo kantas -> la kantado de la knabo; Svislando estas bela -> la beleco de Svislando.

4. Porokazaj derivaĵoj, kiujn la parolanto faras por la bezonoj de ĝuste tiu diraĵo, kiun li tiusituacie volas eligi. Ili estas tipa fenomeno de Esperanto, ĉar oni malpli riskas diri strangaĵon ol en aliaj lingvoj. Ekzemplo estas la vorto kunmetismo, uzota pli poste en ĉi tiu recenzo. Ne gravas ĉu iu antaŭe uzis ĝin, gravas ke mi mem nun (re)kreis ĝin. Rimarku, ke ankaŭ la porokazaj derivaĵoj estas ofte sence pli limigitaj, ol la "sumo" de la konsistigaj partoj postulas: pri tiu plistriktigo de la signifo respondecas la kunteksto. En alitema artikolo kunmetismo povus signifi ion tute alian ol en ĉi tiu. Ĉiu porokaza derivaĵo havas ŝancon leksemiĝi, almenaŭ por parto de la parolantaro. Tiel okazis lastatempe al la vorto pracelo, unue aperinta en la Manifesto de Raŭmo.

Estas malfacile trovi en PAG spurojn de ia analoga divido. La grupoj (2), (3) kaj (4) estas neniel distingitaj. Pri la historiaj derivaĵoj oni tamen okupiĝas iom aparte, sub la rubrikoj "pseŭdosufiksoidoj", "pseŭdoprefiksoidoj" kaj "pseŭdoprefiksoj". (La historieco de tiuj derivaĵoj estas signita per "pseŭdo-"; la elemento "-oid-" rilatas al aliaj principoj de PAG, kiujn ni pritraktos pli sube.) Krome, al la pritrakto de la sufikso ism oni aldonis iom longan noton, kie estas traktataj malfacilaj limkazoj inter la grupoj (1) kaj (2). Temas pri la sistemo de la nomoj de sciencobranĉoj kaj respondaj sciencistoj.

Tiu sistemo estas ja netipe komplika punkto en la morfologio de Esperanto: oni havas la tipon filologio - filologo, etnografio - etnografo (sed telegrafo estas ilo, kaj fotografo signifas 'fotografado'!), krome la tipon fiziko - fizikisto, tekniko - teknikisto, aparte la tipon lingvistiko - lingvisto, stilistiko - stilisto, kaj ankoraŭ la tipon poetiko - poeto, terapeŭtiko - terapeŭto, la plej maloftan. La tuta sistemo funkcias probable nur dank' al la relative granda internacieco de ĉi tiuj terminoj. PAG proponas malpezigi la sistemon disvastigante la lastan tipon, ekzemple per esteto 'estetikisto', gimnasto 'gimnastikisto', didakto (verŝajne 'didaktikisto', sed por mi elvokas la nocion 'instruisto'). Kelkaj tiaj novaj formoj estus plaĉaj pro sia mallongeco sed al mi ŝajnas ke ili ne simpligas la sistemon, ĉar ili favoras la tipon kiu ĉiukaze restas iom escepta en Esperanto.

Krome PAG proponas (daŭre petitlitere, tamen) enkonduki du novajn tipojn, mekaniko - mekanisto 'mekanikisto' kaj historio - historisto 'historiisto'. En la unua kazo oni devas postuli ke la radiko estu almenaŭ dusilaba, por ne ricevi *fizo 'fizikisto', *opto 'optikisto'.10 Ŝajnas al mi, ke provante malpezigi la derivaĵojn, la propono proksimigus la lingvon al eĉ pli neaglutina terminologio, kaj ne havas ŝancojn de sukceso. PAG aludas al la principo de neceso kaj sufiĉo, kiu tamen apenaŭ estas aplikebla al unuopaj literoj, kaj al la jam establita paro filatelio - filatelisto (anstataŭ filateliisto). Tamen, oni renkontas ankaŭ la formon filatelo 'filatelio', provanta restarigi la aglutinecon, kaj aliflanke por multaj anarkiisto ŝajnas pli ĝusta vorto ol anarkisto, eĉ malpli internacia. Tamen, la proponoj kaj sugestoj de PAG sukcesas identigi interesan problemaron.

La vortfarado estas en PAG pritraktata en kvar ĉapitroj, nome La vortkonsisto de la lingvo, kie oni konstatas la ĝeneralajn teoriajn principojn de la priskribo; La kunmetado, kiu enhavas, krom la tradicia kunmetado, ankaŭ plejmulton el tio kion multaj kutimis nomi derivado; La derivado, al kiu do restas malpli da materialo; kaj Kritiko de la Esperanta vortfarado, kie oni penas doni ian pritakson de la valoro kaj rolo de tiu parto de la gramatiko.

La lasta ĉapitro, kvankam mallonga, estas eble la plej interesa, sed mi trovas ĝin ankaŭ iom anakronisma. Oni defendas simplajn (kelkfoje neologismajn) radikojn kontraŭ la emo esprimi ĉion per derivaĵoj, sed la materialo kaj argumentoj ŝajnas deveni de inter la mondmilitoj. Certe ne estas aŭdaca prognozo diri ekzemple, ke kinematografejo kaj daktilografistino estos "pli-malpli frue anstataŭataj" de, "eble", kinejo kaj tajpistino (pĝ. 527). Aliflanke, ne estas trafe antaŭvidi similan sukceson por descendi 'malsupreniri', ĉar la romanoj de Johan Valano efike popularigas desupri. Parenteze, la profesiaro de PAG respegulas malnovajn konceptojn pri la rolo de la seksoj: oni ne parolas pri tajpistoj. Certe tiaj ne multas ankaŭ en la realo, tamen mirigas, ke en la longa listo de istoj sur la pĝ. 457 oni konsideras la inan alternativon nur ĉe amist(in)o, akuŝistino kaj ĉambrist(in)o.

La diskuto pri la "okcidenta dialekto", iniciatita de Claude Piron, fakte neniel respeguliĝas en la prijuĝoj de PAG. Ĝi teruriĝas pro la malgrandaj malsekaj knaboj tremantaj de malvarmo ĉe Zamenhof, sed kiel kuracilon oni ne proponas tiujn de Piron sed liston de "malvort-anstataŭaĵoj" en la spirito de la Parnasa Gvidlibro (pĝ. 507-508). Do, anstataŭ malgranda, maljuna kaj malproksima oni proponas respektive pita, olda kaj dista / lontana, sed pli modernaj verkistoj eble preferus eta, aĝa kaj fora (kiuj estas eĉ pli mallongaj!). Oni ankaŭ ne mencias, ke la "parnasaj" vortoj transvivintaj ne restis simplaj sinonimoj de la mal-vortoj: ne ĉiu malhela nokto estas sombra, kaj loza teorio ne nepre estas malfirma aŭ malstreĉa. Kaj el la ĉi-lasta grupo eĉ mankas leĝera, kiu laŭ mi estas tute taŭga vorto kiam oni parolas ekzemple pri stilo (kaj, mi konfesu, estas laŭ mi la plej bela vorto de Esperanto). Cetere, kion signifas ke "malsufiĉega estas vorto pli plaĉa ol malabunda" (pĝ. 506)? Mi vetas, ke ne estas.

Kiel Claude Piron iam atentigis, neniu proponis "elvokivan" sinonimon por malfacila, kies ekvivalento en la latinidaj lingvoj hazarde estas vorto derivita. Mi suspektas, ke franco parolas ankaŭ sur la paĝo 526 de PAG, kie oni elokventas por simplaj radikoj. Ni lernas, ke "sub 'malsanulejo', oni povas egale kompreni hospitalo, sanatorio, preventorio ktp.", sed mi miras ĉu estus tiel danĝere pensi pri sanatorio -- ja la kunteksto ofte klarigas pri kio temas -- kaj ĉu iu eĉ aŭdis pri preventorioj. Kvankam mi akceptas la terminojn ekvinokso kaj folkloro, mi ne konsentas defendon de ili per tio, ke uzante tagnoktegaleco (kial ne -iĝo?) aŭ popoltradiciaro oni ne povus paroli pri ekvinoksaj tempestoj aŭ tradicioj de la folkloro. Nu, kiu uzus tagnoktegaleco probable uzus ŝtormo kaj ne tempesto, sed cetere mi ne vidas kial tagnoktegalecaj tempestoj estus pli neeble ol la responda finna paivantasausmyrskyt (se finnoj havus tiun koncepton). Kaj en la finna oni devus diri kansanperinteen perinteet, kion oni ja ne diras, pro la pleonasmeco -- sed pleonasma ŝajnas al mi ankaŭ la tradicioj de la folkloro, kvankam la formo ne montras tion. Eĉ malpli mi komprenas la PAG'an plendon, ke en radiofonio la elemento radio- "aludas la elektromagnetajn ondojn", en radiofotografio "la tiel nomatajn iks-radiojn" kaj en radiologio ĝi "aludas la radiumon". Restu tajloro ĉe sia laboro: la gramatikisto ne miksu fizikajn konceptojn! Ankaŭ mi ne estas specialisto, sed el PIV mi lernas ke la iks-radioj estas speco de elektromagnetaj ondoj, kaj mi supozas ke radiologo ne okupiĝas nur pri radiumo. (Pli problema por fizikisto eble estus la vorto radiatoro, kiu propre ne radias varmon sed kontakte komunikas ĝin en la aeron.)

En la "neologisma demando" (propre la demando pri la aŭtonomeco de nia vortfara sistemo), PAG laŭ siaj kutimoj apelacias al la ekzemplo de Zamenhof. Sed oni atentu: pluraj vortoj signitaj per z ne estis uzataj de Zamenhof sed devenas el la neologismaj projektoj, kiujn li proponis por diskutigi la diversajn alternativojn de la lingvo-evoluo (tion PAG ja mencias, sed ne tiras iajn konkludojn el tio). Cetere, kiam oni tralegis la tutan PAG (kion ja malmultaj faros, bedaŭrinde), la signo z kaj la ofta apelaciado al la modelo de Z. komencas jam iom tedi. Nu, eble li estas nia sola vera klasikulo? Kaj mi ripetas, ke mi admiras la riĉecon de la Z-a materialo kolektita por PAG -- eĉ se mi devas ripeti miajn antaŭajn riproĉojn: oni ne indikas eĉ la jaron ĉe la citaĵoj, sen paroli pri la fontindikoj; kaj la citaĵoj estas ofte senaverte (kaj nefilologie) stumpitaj, kiel montras la komparo de la sekvaj ekzemploj: mia kara, mia belo estis juna dano (pĝ. 397), mia belo estis brava juna dano (pĝ. 448), mia belo estis juna dano (pĝ. 449). Mi supozas, ke (maksimume) unu el tiuj povas esti aŭtenta citaĵo, kvankam ĉiuj portas la Z-signon.

La ofta apero de la brava juna dano estas kaŭzita de tio, ke mia belo estas unu el la ĉefaj ekzemploj pri kelkaj ĉefaj principoj kiujn PAG atribuas al la Esperanta vortsistemo. Kompreneble ĝia nekutimeco estas rekonata: pri pli gravaj principoj riptetiĝas pli normalaj ekzemploj, sed denove plurloke. Oni vidas, ke tra la tuta pritrakto trakuras kelkaj ĉefaj fadenoj, certaj teoriaj starpunktoj. Do, anstataŭ konsideri la unuopajn subĉapitrojn laŭvice, mi klarigos kaj kritikos tiujn tri fadenoj, kiuj miaopie konsistigas la kernon de la PAG'a doktrino pri vortfarado.

1. "Gramatika karaktero" de radikoj
La lastatempa kritiko de tiu nocio11 ne ŝancelis PAG. Tio estas komprenebla: kiu volus retraverki 150 paĝojn da teksto, kiu ja ne grave misreprezentas la faktojn de la lingvo? Anstataŭe, oni deklaras la doktrinon implicita jam en la Fundamento, tiel ke ĝi estas ankaŭ netuŝebla (pĝ. 382)! Tio ne estas honesta movo: la Fundamento ekzistas por stabiligi la lingvon, ne por difini kiel oni rajtas ĝin priskribi. Mi kredas, ke estas facile konsenti pri la priskribendaj faktoj mem. Por uzi tradiciajn ekzemplojn, ni scias ke kombo ne rilatas al kombi kiel broso rilatas al brosi. Nu, la simpla klarigo kompreneble estas, ke kombo devenas de kombi, sed en la alia paro la direkto de la derivado estas inversa:

KOMBO <- KOMBI
BROSO -> BROSI
Sed nun venas problemo, por PAG: oni ja ne rajtas havi derivadon en Esperanto. (Oni eĉ citas tiuteman decidon de la Akademio, devenan de la komenco de la jarcento kaj plene obskuran por nuntempa leganto.) Anstataŭe, ni havas kunmetadon (vd. ĉi-poste sub Kunmetismo). Do, kombo estas simpla kunmeto de komb + o, broso estas bros + o. Por tamen indiki, ke ne temas pri sama afero, ni enkondukas la radikkarakteron: komb(i) + o, do komb estas "verba radiko", kaj bros(o) + o, do bros estas "substantiva radiko". Jen, ĉio funkcias.

Sed kion ni nun faris? Ni decidis, ke kombo ne povas en iu senco deveni de kombi (tio ja estus derivado); anstataŭe, ni decidis, ke ĝi devenas de komb(i). Oni unue neas la verban devenon, poste difinas la radikon ĝuste kiel verban. Laŭ mia opinio tio estas nur truko, kiu kunportas nedezirindajn konsekvencojn.

Unu el ili estas la koncepto de "pleonasma finaĵo": broso havas "pleonasman" o-finaĵon, ĉar bros jam en si mem estas substantivo. Same "pleonasma" estas ankaŭ kombi, kaj kombadi havas eĉ "duoblan pleonasmon", laŭ pĝ. 439. Foje oni tamen konfesas, ke -o havas taskon, ĝin oni uzas "por signi la nominativon" (pĝ. 376 kaj 429). Nu, certe ĝi ne por tio staras sur sia loko: ja ĝi estas tie ankaŭ en la akuzativo, kaj tute ne plendas. La -o estas uzata, ĉar ĉiuj substantivoj en Esperanto, kiel konate, finiĝas per ĝi. Sen ĝi ili ne estus substantivoj, kaj ankaŭ bros ne povas esti iel "substantiva". Bros ja ne povas roli en frazo kiel vorto, sekve ĝi ne povas aparteni al sintaksa vortklaso.

Sed, PAG argumentas, bros ja signifas certan objekton, komb certan agon. Sendube jes, kaj tial oni ja komencas la derivadon el broso kaj kombi: la nomoj de objektoj estas substantivoj, kaj agojn oni indikas unuavice per verboj. Sed oni ne povas identigi kaŭzojn kaj efikojn. Ne estas vere, ke "en ĉiu alia lingvo" oni distingas la samajn vortklasojn kiel en Esperanto, kvankam PAG tion asertas sur pĝ. 374. En iuj lingvoj oni ne distingas inter substantivoj kaj adjektivoj, en iuj aliaj adjektivoj kunfandiĝas kun verboj. Ĉu tio signifas, ke la parolantoj de tiuj lingvoj konceptas la mondon malsame ol ni, ekzemple ne kapablas distingi inter objektoj kaj kvalitoj, aŭ kvalitoj kaj agoj? Tiajn tezojn oni forlasis jam antaŭ longe. Fakte la plej "freŝa" respondaĵo por la doktrino pri "radikkaraktero" troviĝas en la mezepoka skolastika gramatiko, kie la tiel nomataj modistae ("manier-istoj") klopodis trovi rilatojn inter la gramatikaj, sensaj kaj ontologiaj kategorioj. Iliaj klopodoj estas daŭre respektataj, kaj parto de iliaj rezultoj estis tre valoraj, sed ne estas tempo reveni al la mezepoka nivelo.12

2. Kunmetismo
Laŭ PAG, "veraj sufiksoj" estas nur aĉ, eg, et, um, if (acifi 'igi acido'), ĉj kaj nj; "veraj prefiksoj" estas bo, eks, ge, mal, pra kaj pseŭdo. Parenteze, pri la eventuala memstara uzo de la ĉi-lasta oni donas la ekzemplon pseŭdaj argumentoj, sed evidente devus esti pseŭdoaj por ke povu temi pri la sama elemento. Krome, diversaj radikoj povas sporade prefiksiĝi. Sed plimulto de la tradicia "derivado" estas pritraktata sub "kunmetado", kaj la morfemoj kiujn oni tradicie nomis prefiksoj kaj sufiksoj estas tie "prefiksoidoj" kaj "sufiksoidoj".

Mi kredas ke tiuj terminoj povas esti tute bonaj por emfazi la fakton, ke la Esperantaj afiksoj povas esti uzataj ankaŭ kiel memstaraj radikoj. Sed tio ja validas ankaŭ pri la "veraj afiksoj". Krome, mi ne kredas ke estas bona solvo pritrakti ezkemple la vorton skribilo "simpla kunmeto", kvankam ja ekzistas la vorto ilo kaj skribilo aspektas analoga al skribinstrumento, kiu sendube estas kunmetita vorto. Sed estas latentaj diferencoj. Afiksitaj vortoj havas pli da ŝancoj leksemiĝi ol kunmetitaj: komparu segilo kaj seginstrumento.13 Oni ankaŭ ne kutimas konservi la vortklasan markilon antaŭ sufiksoj (oni ne diras segoilo, skriboilo), dum segoinstrumento, skriboinstrumento estas pli eblaj. Kaj mi supozas ke la normala silabigo estas se.gi.lo, sed seg.ins.tru.men.to.

PAG (pĝ. 436) argumentas, ke oni ne bezonas vortklasan vokalon antaŭ la "sufiksoidoj", ĉar ili havas oportunan sonformon (komenciĝas per vokalo) kaj estas tiel ofte uzataj, ke ili rekoneblas sen peno. Krome, foje eblas uzi la vortklasajn vokalojn ankaŭ antaŭ ili (ekzemple posteulo, unuaeco). Sed la ĉi-lastaj kazoj estas laŭ mi maloftaj esceptoj (krom la menciitaj, ekzistas nur kelkaj: vivuo, antaueniĝi). Esence estas, ke la vokaloj ofte ne estas uzeblaj kvankam la sufikso povas esti malfacile rekonebla. Pro iu kaŭzo la modelo de posteulo ne imiteblas por distingi inter sent/ema kaj sen/tema, aŭ inter estr/ado 'direktorado' kaj estrado 'podio'. Aliflanke, se la dua morfemo estas radiko, ĉiam eblas uzi vokalon, kaj ofte ĝi estas uzata eĉ antaŭ vokale komenciĝanta radiko (lingvoinstruado) -- sendube por konservi la silablimon antaŭ la dua radiko.

Foje, se oni aldonas vortklas-indikilon antaŭ sufikso, la analizo de la vorto ŝanĝiĝas: lernebleco signifas 'la eco de io kio povas esti lernata', dum lernoebleco povas esti nur 'eblo lerni':

Ili diskutis pri la lernebleco de la supera matematiko.
La malriĉa knabo volis lerni, sed ne havis lernoeblecojn.
Alternative, oni povas evidentigi la duan signifon per streketo (parole per silabdivido), do lern-ebleco, sed ĉiukaze la diferenco inter la du signifoj estas facile klarigebla kiel diferenco inter vorto derivita (ebl kiel sufikso) kaj vorto kunmetita (ebl kiel radiko). Kadre de la PAG'a kunmetismo tio ne eblus.

Ebl estas bona ekzemplo ankaŭ pri alia neadekvataĵo de la kunmetisma teorio: la signifo de la afiksoj ("afiksoidoj") ne estas la sama kiam ili estas deriviloj kaj kiam ili estas uzataj kiel radikoj. Legebla signifas, laŭ PAG, 'taŭga por esti legata' (pĝ. 464); estas evidente, ke oni ne povus diri ebla por esti legata. Same ĉe aliaj sufiksoj: milionulo aŭ gravulo ne havas la malŝatan nuancon de ulo, nek profesorino tiun de ino; usonanoj ne estas 'anoj de Usono'; Francujo ne estas 'ujo de francoj', kvankam PAG tiel ŝajnigas (pĝ. 459). Konataj faktoj, sed faktoj malfacile klarigeblaj, se ĉio estas nur kunmetado.

3. Analizo per sintagmoj kaj la "vortefiko"
La koncepto de la PAG-aj aŭtoroj ŝajnas esti, ke vortfarado estas sintakso en inversa ordo (kp. pĝ. 393-394). La libro plenas je analizoj de la tipo homkapo = kapo de homo, prespreta = preta je preso. Ofte ĉi tiuj sintagmoj vere estas perfekte bonaj manieroj esprimi la saman aferon. Sed tio ne evidentigas, kial la vortfarado ekzistas en la lingvo -- por formi novajn vortojn, poste uzotajn en la sintakso. Por povi tiel dismembrigi ĉiujn derivaĵojn en sintagmojn, PAG uzas la tiel nomatajn "regulojn de vortefiko", laŭ kiuj la dua elemento determinas la "gramatikan karakteron" de la unua (tamen, oni ne celas la "gramatikan karakteron" de la radiko mem, sed ĉefe la finaĵon kiun oni devas ligi al ĝi en sintagma analizo). Homkapo estas kapo de homo, ĉar substantivo ĉiam substantivigas la antaŭan elementon; prespreta estas preta je preso, ĉar adjektivo same influas. Ĉe adjektivo oni devigas la sistemon funkcii per tio, ke oni formas la analizajn sintagmojn per la prepozicio je, kies esenca elasteco savas multajn lamajn analizojn. Sed bedaŭrinde tiaj lamuloj restas multaj en la libro. Stariĝas anakaŭ la principa demando: kial la elementoj de la kunmeto devas nepre havi iun vortklason? Kial ĝi estu legebla el sinonima sintagmo? Eble skribmaŝino kaj skribtablo vere egalas al maŝino de skribo kaj tablo de skribo (kvankam tiuj sonas francismoj), sed mi ne vidas ion nepre substantivan en la radiko skrib kiam ĝi enestas kunmetaĵojn. Ĝi simple signifas certan agon -- kaj tiu ago en si mem estas nek "substantiva" nek "verba".

La kunmetismo altrudas la sintagman analizon ankaŭ al la afiks(oid)oj, ĉe kiuj ĝi plej malbone funkcias. Ekzemple belulo estas analizata kiel belo ulo (tiele); tiun sintagmon, kiun mi hezitus juĝi gramatika, oni klarigas belo kiu estas ulo, belo kiel individuo (pĝ. 448 kaj aliloke). Oni ne akceptas la analizon bela ulo, ĉar ulo estus la sola sufiksoido, kiu ne obeus al la vortefikaj reguloj (pĝ. 449; sed fakte ĝi ne estus la sola!). Oni ankaŭ atentigas, ke sence belulo ne estas identa kun bela ulo. Prave, sed oni ignoras la faktojn ke (i) derivaĵoj ja povas leksemiĝi, sintagmoj plej ofte ne; (ii) estas dubinde, ĉu belulo signifas belo ulo, ĉar tiu nenion signifas; (iii) la analizo bela ulo almenaŭ montras, ke ul ligiĝis ĉi tie al adjektivo, kion la analizo belo ulo efike maskas.

Ĉi-rilata problemo estas, ke laŭ la PAG-analizo de belulo ankaŭ belino 'belulino' devus esti normala formo (ĝi ja estus same belo ino, do evidente "belo kiel virino"). Sed kvankam oni jes analizas belino-n kiel belo ino, oni komparas ĝin ne kun belulo, sed kun belo en la signifo de 'belulo' (pĝ. 455; kaj jen denove scenejo por la brava juna dano). Analizo ĝusta, sed neniel deduktebla el la principoj de PAG mem! (La virina afero ankaŭ cetere estas iom mistera. Laŭ la noto sur pĝ. 455, en virino la radiko vir- "estas uzata ne en la senco ano de la generanta sekso, sed en la senco: seksmaturulo. Por signi virecan virinon ekzistas la vorto virulino".)

Finaj rimarkoj
La libron finas kelkaj indeksoj. Bedaŭrinde mankas detala indekso de la pritraktitaj vortoj; pretigo de tia kompreneble postulus ege da laboro, sed ĝi estus tre utila ĉar temas ja pri konsultlibro, kiun tralegas nur kompatindaj recenzantoj. Riproĉinda estas la manko de bibliografio; oni indeksis nur la cititajn aŭtornomojn, sed ne la verkojn skribitajn de ili. Ekzemple, sur la paĝo 505 ni lernas, ke "D-ro Sos uzis la (imitindan) familiaran esprimon: eks pri li!", sed ni ne ekscias, ĉu s-ro Sos proponis tian esprimon en iu gazeto, uzis ĝin en beletra traduko aŭ simple kriis tion post la eksiĝo de Lapenna.

Kaj kiel mi nun fermas la libron? Ne kun kondamno, ĉiukaze. Estas vere, ke en la parto pri la vortfarado mia tono iĝis sufiĉe akra, sed ĉefe pro tio ke mi konscias la fortecon de la atakata pozicio. La vortfaraj teorioj de Esperanto nepre bezonas reviziadon, kaj al ĝi mi volis inciti. Male, la egale pridubindajn14 punktojn el la fonetiko mi siatempe ne pritraktis, ĉar multe pli bonajn studojn oni jam aperigis aliloke. Sed PAG'on mi rekomendas sur la breton de ĉiu esperantisto -- ne por elĉerpi el ĝi ĝisdetalajn preskribojn, sed por konatiĝi pere de ĝi kun la senfina vasto de lingvaj fenomenoj, kiun niaj du grandaj gramatikistoj tiel bone konas.


last updated january 2019